您现在的方位: 网站 >>  >> 正文

第94届世界世界语大会

作者:世界语学…    文章来历:本站原创    更新时刻:2009/10/16

 Kongresa Rezolucio        2009-08-03
La 94-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Bjalistoko de 25a de julio ĝis 1a de aŭgusto 2009, kun partopreno de preskaŭ 2000 homoj en la jaro de la 150-a datreveno de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, Lazar Ludwik Zamenhof, kaj samtempe en la Internacia Jaro de Akordiĝo proklamita de Unuiĝintaj Nacioj, diskutinte la kongresan temon "Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiaŭ", kaj studinte kun aparta atento la vivon kaj verkojn de Zamenhof, notinte la fakton, ke la urbo kaj regiono de Bjalistoko pli kaj pli rekonas la escepte gravan rolon, kiun Zamenhof ludis kaj daŭre ludas kiel monde rekonata figuro en la morala evoluo de la homaro, konsciante, ke tiu rekono konkretiĝis interalie en la malfermo de Centro Zamenhof fare de la urbaj aŭtoritatoj de Bjalistoko, kaj en propono, ke la Bjalistoka Universitato ricevu la nomon Zamenhof; memorigante, ke okaze de la 100-a datreveno de la naskiĝo de Lazar Ludwik Zamenhof Unesko rekonis lin kiel unu el la grandaj personecoj de la mondo, kaj ke tra la jaroj venis multaj similaj rekonoj pri la meritoj de Zamenhof kiel granda monda pensulo, kaj gratulante Unuiĝintajn Naciojn pro ĝiaj iniciatoj rilate al la ideo de akordiĝo, tiel esenca en mondo kiun dividas malakordoj pro antaŭjuĝoj kaj manko de toleremo, konstatas, ke                             

   1. Per la internacia lingvo Esperanto, Zamenhof kreis unike efikan ilon de internacia komunikado sur neŭtrala bazo, sen favori unu popolon super alia, kaj sen favori unu etnan lingvon super alia, kaj ke tra pli ol 120 jaroj da uzado Esperanto pruvis sian taŭgecon kiel internacia lingvo plene adaptebla kaj adaptita al ĉiuj komunikaj bezonoj.                                              

  2. Tamen, Zamenhof samtempe komprenis, ke lingvo estas kolektiva posedaĵo, kaj konfidis la evoluon de sia lingvo al ties komunumo de uzantoj, tiel ke Esperanto kaj ĝia kulturo fariĝis esence kreaĵo kolektiva, kiu evoluis en spirito de lingva demokrateco.                                

   3. Tion farante, Zamenhof ankaŭ rekonis, ke utiligo de neŭtrala lingvo en la internaciaj rilatoj helpus konservi lokajn kaj regionajn lingvojn kaj kulturojn kaj la identecon de ties komunumoj. 

  4. Zamenhof ankaŭ signife kontribuis, per siaj verkoj kaj agoj, al klopodoj forigi la malamikecon inter la anoj de la diversaj religioj, al forigo de rasaj antaŭjuĝoj, kaj al rifuzo de milito kiel akceptebla maniero solvi disputojn – valoroj same gravaj en la nuna epoko kiel en la epoko de Zamenhof.                                                                                 

     5. Sekve, Zamenhof plene meritas pli da atento ne nur kiel kreinto de lingvo sed kiel persono, kiu strebis al aŭtenta frateco inter la homoj surbaze de plena kaj reciproka kompreniĝo.    

          6. Tia frateco povas veni nur kiam la homoj interkompreniĝas en recipoka respekto – procedo, en kiu Esperanto povas ludi kaj jam ludas unikan rolon.                                    

         7. Interkompreniĝo estas esenca paŝo al tiu profunda kaj daŭra akordiĝo, kiu estas la celata idealo de la Internacia Jaro de Akordiĝo.                                                         

      8. Akordiĝo eblas nur en situacio, en kiu lingvaj diferencoj ne formas baron al egaleca dialogo.  

  9. En tiu senco Esperanto estas unike taŭga kiel bazo por daŭra akordiĝo, kaj Universala Esperanto-Asocio, per sia atento ankaŭ al moralaj valoroj kaj al respekto de homaj rajtoj, povas signife roli en plenumo de la celoj de la Internacia Jaro de Akordiĝo.

 第94届世界世界语大会,于2009年7月25日至8月1日在比亚利斯托克市举办,约有2000名来自63个国家的代表,在留念世界语创始人鲁多维克·拉扎罗·柴门霍夫博士诞辰150周年之际,一起也是在联合国宣告的“世界宽和年”举行。

     大会议题:“柴门霍夫的今日——为人类架起平和的金桥!”,特别注重和研讨柴门霍夫博士的思维、著作和生平!                                                                                          

        事实上,整个比亚利斯托克市供认:柴门霍夫博士作为人类品德文明前进的“文明名人”模范,他已发挥并将持续发挥越来越重要的效果。     考虑到“柴门霍夫(留念)中心”成为了比亚利斯托克市的威望标志,为使这种形像更具体化,依据提议:比亚利斯托克大学将被命名为:“柴门霍夫大学”。    记住,在留念鲁多维克·拉扎罗·柴门霍夫博士诞辰100周年之际,联合国教科文组织供认了他巨大的品格,多年来因为他不可磨灭的奉献,柴门霍夫博士被公认为当今世界巨大的思维家之一!                            令人鼓舞地是,由联合国建议的旨在促进人类宽和的观念,世界的燃眉之急是:消除人类社会中的不平等、不调和、成见和缺少宽恕。
 因而,咱们承认:
    1. 经过世界一起语,柴门霍夫博士发明了一种建立在中立根底之上的,可以为全人类相互理解的仅有有用的言语东西,因为没有对其他人群的偏心,没有对其他言语的轻视,经过使用了120年时刻的检测,证明Esperanto作为世界一起语的可持续性,她是彻底可以习惯人类社会一起的需求的。                            
    2.柴门霍夫博士理解:言语是人类集合(劳作)的产品,信任言语的演化进化最终是由一起的使用者所决议,因而,世界语及其文明实质上成为了人类社会言语民主的仅有挑选。
   3. 正因为如此,柴门霍夫博士理解:起中立效果的言语,将在世界关系中真实协助和维护某一地方或区域其言语文明的特独性质。                                                                        
    4.经过其著作和举动,柴门霍夫博士奉献的价值在于:可以使不同国家和区域的人们远离仇视、远离宗教不合、回绝战役,就像都可以承受的平宽和决争端的办法相同——在柴门霍夫年代和咱们今世,世界语的价值含义都显得相同重要。                                                                                 
    5柴门霍夫博士,不仅仅是世界一起语的创始人,更是寻求人类博爱精力的巨人,因而,彻底值得咱们更多的注重和注重。
   6.世界语可以并已经起到绝无仅有的效果——当全人类可以真实相互理解、相互尊重时,天下一家的抱负才可以得到完成。                                                                                   
    7.相互理解是深化耐久的人类调和的实质,它是联合国教科文组织“2009年:世界宽和年”的主旨。 
    8.仅是指世界形势,因为一起的对话,没有差异的言语不再成为人类沟通的妨碍。
    9.从这个含义上讲,世界语是维护世界平和和人类耐久调和的仅有根底,世界世协(UEA)还注意到其品德示范效果和尊重人权的价值,从而使“世界宽和年”的主旨彻底可以得以完成。        易绍敏 译


 

世界语:日常用语
旅行常用世界语
世界语单词学习1
世界语单词学习2
世界语单词学习3

第94届世界世界语大会:http://www.021lunwen.com/Article/200910/14591.html
】【手机版】【材料下载】【站内搜索
  • 上一篇文章: