您现在的方位: 网站 >>  >> 其他语种 >> 正文

世界语阅览Guto da akvo

作者:佚名    文章来历:本站原创    更新时刻:2014/10/4

世界语阅览Guto da akvo

de   Hans Christian Andersen

Vi certe ja konas grandigan vitron, rondan vitron, kiu ĉion faras centoble pli granda ol ĝi estas en efektiveco? Se oni ĝin prenas kaj tenas antaŭ la okulo kaj rigardas tra ĝi akvoguton el la lageto, tiam oni vidas pli ol milon da strangaj bestetoj, kiujn oni ordinare neniam vidas en la akvo, sed kiuj vere kaj efektive tie troviĝas. Tio aspektas preskaŭ kiel tuta telero plena de kraboj, kiuj rampas unuj sur kaj inter la aliaj kaj estas tiel manĝegemaj, ke ili deŝiras unuj al la aliaj la manojn kaj piedojn, angulojn kaj rondojn, kaj malgraŭ tio ili estas siamaniere gajaj kaj viglaj.

Nu, estis iam homo, kiun ĉiuj nomis Juko-Piko, tiel li estis nomata. Li ĉiam volis el ĉio havi la plej bonan, kaj se li ne povis tion havi simple, li prenis ĝin per sorĉado.

Jen li sidas unu tagon kaj tenas sian grandigan vitron antaŭ la okulo kaj rigardas akvoguton, kiun li prenis el strata marĉeto. Ha, kia baraktado tie estis! Ĉiuj miloj da infuzorioj baraktadis, saltadis, ĉirkaŭŝiradis kaj manĝadis unu la alian.

“Sed tio estas ja tute abomeninda!” ekkriis la maljuna Juko-Piko; “ĉu oni ne povas admoni ilin, ke ili vivu inter si en paco kaj trankvileco, kaj aranĝi, ke neniu el ili miksu sin en la aferojn de la aliaj!” Li pensis kaj pensis, sed li ne trovis rimedon, kaj tial li devis sorĉi. “Mi devas doni al ili koloron, por ke ili fariĝu rekoneblaj!” li diris, kaj li enverŝetis tre malgrandan guton da ruĝvinsimila fluidaĵo en la akvoguton, sed tio estis plej bonspeca sango de sorĉistino. Tiam ĉiuj tiuj strangaj bestetoj en sia tuta korpo fariĝis rozkoloraj; la guto ricevis la aspekton de tuta urbo, sur kies stratoj svarmis nudaj sovaĝaj homoj.

“Kion vi tie havas?” demandis alia maljuna sorĉisto, kiu ne havis nomon, en kio ĝuste konsistis lia bontoneco.

“Se vi povos diveni, kio tio estas,” respondis Juko-Piko, “tiam mi ĝin donacos al vi; sed oni ne povas tion facile diveni, se oni tion ne scias!”

La sorĉisto, kiu ne havis nomon ekrigardis tra la grandiga vitro. Tio aspektis efektive kiel granda urbo, en kiu ĉiuj homoj kuradis sen vestoj. Estis terure, sed ankoraŭ pli terure estis vidi, kiel unu puŝas kaj frapas la alian, kiel ili reciproke sin pinĉas kaj tiras, mordas kaj ŝiras. Kio estis malsupre, flugis supren, kio estis supre, falis malsupren. “Vidu, vidu! Lia kruro estas pli longa ol mia! Baf! Ĝin for!” Jen estas unu, kiu havas malgrandan elkreskaĵon malantaŭ la orelo, malgrandan senkulpan elkreskaĵon, sed ĝi doloras lin, kaj tial ĝi plu ne doloru. Kaj ili ekhakis lin kaj ŝiris lin kaj formanĝis lin pro la malgranda elkreskaĵo. Jen unu sidis silente kiel juna knabino kaj deziris nur, ke oni lasu lin en trankvilo kaj paco. Sed la juna knabino nepre devis eliri, kaj ili tiris ŝin kaj disŝiris ŝin kaj formanĝis ŝin.

“Tio estas tre amuza!” diris la sorĉisto.

“Jes, sed kio tio estas laŭ via opinio?” demandis Juko-Piko. “Ĉu vi povas tion diveni?”

“Tion oni vidas ja klare!” diris la alia. “Tio estas Kopenhago aŭ ia alia granda urbo, ili ja ĉiuj estas egalaj unu al la alia. Granda urbo tio estas!”

“Tio estas akvo el strata marĉeto!” diris Juko-Piko.

世界语阅览Hans-fuŝulo
世界语阅览Estas tute certe
世界语阅览Historio de la jaro
世界语阅览Flikilo
世界语阅览:钦差大臣1

世界语阅览Guto da akvo:http://www.021lunwen.com/Article/qtl/201410/39669.html
】【手机版】【材料下载】【站内搜索