您现在的方位: 网站 >>  >> 其他语种 >> 正文

世界语阅览Hans-fuŝulo

作者:佚名    文章来历:本站原创    更新时刻:2014/10/4

世界语阅览Hans-fuŝulo
H. C. Andersen
Hans-fuŝulo

Dane: Klods - Hans
Traduko: Ib Schleicher

Ie en la kamparo estis malnova grandbieno, kaj en ĝi estis maljuna grandbienisto, kiu havis du filojn, kiuj estis tiel spritaj, ke la duono sufiĉus; ili volis svati la filinon de la reĝo, kaj tion ili kuraĝis, ĉar ŝi komunikiĝis, ke tiun ŝi prenos kiel edzon, kiun ŝi trovos plej kapabla por paroli por si.
Tiuj du nun preparis sin dum ok tagoj, tio estis la plej longa tempo, kiun ili havis por tio, sed ankaŭ sufiĉis, ĉar ili havis antaŭsciojn, kaj tiaj estas utilaj. Unu el ili parkere sciis la tutan latinan leksikonon kaj la gazeton de la urbo de tri jaroj, ne nur de antaŭe, sed ankaŭ de malantaŭe; la alia sciis ĉiujn korporaciajn regulojn kaj tion, kion devis scii ĉiu korporacia plejaĝulo; tial li povis kunparoli pri la ŝtato, li opiniis, kaj krome li ankaŭ komprenis brodi ŝelkojn, ĉar li estis delikata kaj fingrolerta.

"Mi ricevos la reĝofilinon!" diris ambaŭ, kaj tiam ilia patro donis al ĉiu el ili ravan ĉevalon; tiu, kiu sciis la leksikonon kaj la gazetojn, ricevis lakte blankan, kaj tiu, kiu estis plejaĝule saĝa kaj sciis brodi, ricevis karbe nigran, kaj post tio ili ŝmiris siajn buŝajn angulojn per hepata oleo, por ke ili fariĝu pli flekseblaj. Ĉiuj geservistoj estis malsupre en la korto por vidi ilin surĉevaliĝi; kaj en tiu momento venis la tria frato, ĉar estis tri, sed neniu kalkulis lin kiel fraton, ĉar li ne havis tiom da klero kiel la du, kaj lin ili simple nomis Hans-fuŝulo.

"Kien vi iros, ke vi estas en la festaj vestoj?" li demandis.

"Al la kortego por parole gajni la reĝofilinon! ĉu vi ne aŭdis, pri kio oni tamburas en la tuta lando?" kaj tiam ili rakontis tion al li.

"Hej, do mi devas kuniri!" diris Hans-fuŝulo, kaj la fratoj ridis pri li kaj forrajdis.

"Patro, donu al mi ĉevalon!" kriis Hans-fuŝulo. "Mi tiel ekemas edziĝi: Se ŝi prenos min, ŝi prenos min! kaj se ŝi ne prenos min, mi tamen prenos ŝin!"

"Tio estas babilaĵo!" diris la patro, "al vi mi ne donos ĉevalon. Vi ja ne scias paroli! ne, la fratoj ili estas gravuloj!"

"Se mi ne rajtas ricevi ĉevalon," diris Hans-fuŝulo, "mi prenos la kapron, ĝi estas mia propra, kaj ĝi bone povas porti min!" kaj tiam li rajde sidiĝis sur la kapron, pikis siajn kalkanojn en ĝiajn flankojn kaj rapidegis laŭ la landvojo. Huj! kiel rapide li rajdis. "Jen venas mi!" diris Hans-fuŝulo, kaj tiam li kantis tiel, ke vaste aŭdiĝis resonoj.

Sed la fratoj tute silente rajdis antaŭen; ili ne parolis unu vorton, ili bezonis pripensi ĉiujn bonajn spritaĵojn, kiujn ili volis prezenti, ĉar ĉio devus esti tiel rafinita.

"Halehoj," kriis Hans-fuŝulo, "jen venas mi! rigardu kion mi trovis sur la landvojo!" kaj tiam li montris al ili mortintan kornikon, kiun li trovis.

"Fuŝulo!" ili diris, "kion vi volas per ĝi?" "Ĝin mi donacos al la reĝofilino!"

"Jes, faru vi tion," ili diris, ridis kaj plurajdis.

"Halehoj! jen venas mi! vidu, kion mi nun trovis, tion oni ne trovas ĉiutage sur la landvojo!"

Kaj la fratoj denove turnis sin por vidi, kio estis. "Fuŝulo!" ili diris, "estas ja malnova lignoŝuo, kies supro defalis! Ĉu la reĝofilino ricevu ankaŭ ĝin?"

" Tion ŝi devas!" diris Hans-fuŝulo; kaj la fratoj ridis, kaj ili rajdis kaj ili venis longe antaŭen.

"Halehoj! jen estas mi!" kriis Hans-fuŝulo; "ne, nun fariĝas pli kaj pli terure! halehoj; tio estas nekomparebla!"

"Kion vi nun trovis?" diris la fratoj.

Oo!" diris Hans-fuŝulo, "ne eblas paroli pri tio! kiel ĝoja ŝi fariĝos, la reĝofilino!"

"Fi!" diris la fratoj, "estas ja ŝlimo, ĵus elĵetita el la landvoja foso."

"Jes, ĝuste estas!" diris Hans-fuŝulo, "kaj ĝi estas el la plej delikata speco, oni ne povas teni ĝin!" kaj tiam li plenigis la poŝon.

Sed la fratoj rajdis plenforte, kaj sekve ili antaŭiĝis al li tutan horon kaj haltis ĉe la pordego de la urbo, kaj tie la svatantoj ricevis numeron laŭ sia alveno, kaj oni metis ilin en vicojn, sesope kaj tiel dense, ke ili ne povis movi la brakojn, kaj tio ja estis tre bona, ĉar alie ili fendus la dorsojn unu de alia, nur ĉar unu staris antaŭ alia.

Ĉiuj ceteraj enloĝantoj de la lando staris ĉirkaŭ la palaco, tute ĝis la fenestroj, por vidi la reĝofilinon akcepti svatantojn, kaj ĝuste kiam unu el ili venis en la ĉambron, paraliziĝis al li la parolkapablo.

"Ne taŭgas!" diris la reĝofilino. "For!"

Nun venis tiu el la fratoj, kiu sciis la leksikonon, sed ĝin li tute forgesis pro la starado en vico, kaj la planko knaris kaj la plafono estis el spegula vitro, pro kio li vidis sin mem kapstari, kaj ĉe ĉiu fenestro staris tri skribistoj kaj unu plejaĝulo, kiuj enskribis ĉion, kion oni diris, por ke tio tuj aperu en la gazeto por esti vendata ĉe la angulo por du moneroj. Estis terure, kaj krome oni tiel hejtis en la forno, ke ĝia cilindro estis ruĝa.

"Estas varmege ĉi tie!" diris la svatanto.

"Estas pro tio, ke hodiaŭ mia patro rostas virkokidojn!" diris la reĝofilino.

Bee! tie li staris, tiun parolon li ne atendis; neniun vorton li povis trovi, ĉar ion amuzan li volis diri. Bee!

"Ne taŭgas!" diris la reĝofilino. "For!" kaj tiam li devis foriĝi. Nun venis la alia frato.

"Ĉi tie estas terura varmego!" - li diris.

"Jes, ni rostas virkokidojn hodiaŭ!" diris la reĝofilino.

"Kion Vi.. kion?" li diris, kaj ĉiuj skribistoj skribis kion Vi.. kion!

"Ne taŭgas!" diris la reĝofilino. "For!"

Nun venis Hans-fuŝulo, li rajdis sur la kapro rekte en la ĉambron. "Estas ja arda varmego!" li diris.

"Tio estas, ĉar mi rostas virkokidojn!" diris la reĝofilino.

"Tio estas ja bonega!" diris Hans-fuŝulo, "do kredeble mi povas rosti kornikon?"

"Tion vi tre bone povas!" diris la reĝofilino, "sed ĉu vi havas ion, en kio rosti ĝin, ĉar mi havas nek poton nek paton!"

"Sed tion mi havas!" diris Hans-fuŝulo. "Jen estas kuirilo kun stana tenilo!" kaj tiam li eltiris la malnovan lignoŝuon kaj metis la kornikon meze en ĝin.

"Ĝi estas tuta manĝo!" diris la reĝofilino, "sed de kie ni ricevos trempaĵon?

 

[1] [2] 下一页

世界语阅览Estas tute certe
世界语阅览Guto da akvo
世界语阅览Historio de la jaro
世界语阅览Flikilo
世界语阅览:钦差大臣1

世界语阅览Hans-fuŝulo:http://www.021lunwen.com/Article/qtl/201410/39667.html
】【手机版】【材料下载】【站内搜索
  • 上一篇文章: