您现在的方位: 网站 >>  >> 其他语种 >> 正文

世界语阅览:钦差大臣1

作者:(俄)果…    文章来历:世界语学习网    更新时刻:2015/4/21

世界语阅览:钦差大臣1
                   LA REVIZORO
     (俄)果戈里 原著 柴门霍夫 世译 戴颂恩 注释
                 我国世界语出版社
                  N.V. GOGOL
                 LA  REVIZORO
            Esperantigita de L.L. Zamenhof
              Klarigita de  Dai Song en
               ĈINA ESPERANT0-ELDONEJO
                       BEIJING,1982

LA REVIZORO 

              Ne riproĉu spegulon,
              Se ĝi montras nigrulon.1)
                             Proverbo.
PERSONOJ
Anton Atonoviĉ Skvoznik-Dmuĥanonskij,urbestro.
Anna Andrejevan,lia edzino.
Marja Antonovna,lia filino.
Luka Lukiĉ Ĥlopovo,inspektoro de lernejo.
Lia edzino.
Ammos Fjodoroviĉ Ljapkin-Tjapkin, juĝisto.
Artemij Filippoviĉ Zemlanika,kuratoro de kaduklejoj.
Ivan Kuzmiĉ Spekin, poŝtestro.
Pjotr Ivanoviĉ Dobĉinskij  urbaj bienhavantoj.
Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij urbaj bienhavantoj.
Ivan Aleksandroviĉ Ĥlestakov,oficisto el S.Peterburgo.
Osip,lia servanto.
Ĥristian Ivanoviĉ Hubner,distrikatakuracisto.
Fjodor Andrejeviĉ Lulukov
Ivan Lazareviĉ Rstakovskij
Stepan Ivanoviĉ Korobkin
(上面三个eksoficistoj,eminentaj personoj en la urbo.)
Stepan Hjiĉ Uĥovjortov,kvartalestro.2)
Svistunov  policano.
Pugovicin  policano
    Derĵimorda policano
Abulin, komercisto
Fevronaja Petrova Poŝljopkina,seruristedzino.
Edzino de suboficiro.
Miŝka, servanto de la urbestro.
Servanto de retoracio.
Gastoj,gastinoj,komercistoj,urbanoj,petantoj.

《钦差大臣》
原著:果戈里
世译:柴门霍夫
柴门霍夫世界语大学
发布:韦山,al la

1.1

AKTO UNUA

Ĉambro en la domo de la urbestro.

Sceno  I.

La URBESTRO, KURATORO DE KADUKULEJOJ,INSPEKTORO DE LERNEJOJ,JUĜISTO,KVARTALESTRO, KURACISTO,du POLICANOJ.
 

Urbesto.---- Mi invitis vin,sinjoroj,al mi,por komuniki al vi tre malagrablan novaĵon: al ni venas revizoro.

Ammos Fjodoroviĉ.---- Kiel, revizoro?

Artemij Filippoviĉ.---- Kiel, revizoro?

Urbesto.---- Revizoro el Peterburgo,inkognite; kaj ankoraŭ kun sekreta ordono.

Ammos Fjodoroviĉ.---- Jen vi havas!

Artemij Filippoviĉ.---- Jen zorgoj mankis----nun ricevu!

Luka Lukiĉ.---- Ho, mia Dio!  ankoraŭ kun sekreta ordono!

Urbesto.---- Mi kvazaŭ antaŭsentis: hodiaŭ la tutan nokton mi sonĝis pri iaj du eksterordinaraj ratoj. Kredu al mi,tielajn mi neniam vidis: nigraj,de nenatura grandeco ! Ili venis, ekflaris----kaj iris for. Jen mi tralegos al vi leteron,kiun mi ricevis de Andrej Ivanoviĉ Ĉmiĥov,kiun
vi,Artemij Filippoviĉ,konas. Jen, kion li skribas: “ Kara amiko,baptano kaj bonfaranto!  ( Murmuras duonvoĉe,trakurante rapide per la okuloj ) ...kaj sciigi vin ...” Ha,jen:  “ mi rapidas,interalie,sciigi vin,ke alveturis oficisto kun la ordono revizi la tutan gubernion kaj precipe nian distrikton. ( Signife levas la fingron supren.)  Mi sciiĝis pri tio de homoj plej kredindaj,kvankam li prezentas sin kiel privatan personon. Ĉar mi scias,ke vi, kiel ĉiu, estas ne tute sen pektoj,ĉar vi estas homo saĝa kaj vi ne amas preterlasi tion,kio naĝas al la manoj ...” ( Haltante. )
Nu,ni estas inter ni  ... “ tial mi konsilas al vi aranĝi singardecon: ĉar li povas alveturi en ĉiu horo,se nur li jam ne alveturis kaj ne loĝas  ie inkognite ... Hieraŭ mi ...”  Nu, tie ĉi jam venas aferoj familiaj: “ la fratino Anna Kirillovna alveturis al mi kun sia edzo; Ivan Kirilloviĉ tre dikiĝis kaj ĉiam ludas violonon ...”  kaj tiel plu,kaj tiel plu ... Sekve jen vidu,kia cirkonstanco!

Ammos Fjodoroviĉ.---- Jes cirkonstanco eksterordinara,tute eksterordinara. Certe ĝi estas ne sen kaŭzo.

Luka Lukiĉ.---- Kial do, Anton Antonoviĉ,por kio?  Kial oni sendas al ni revizoron?

Urbesto.---- Kial! Certe jam tia estas nia sorto!  ( Ekĝeminte. ) Ĝis nun,dank’ al Dio,oni atakadis aliajn urbojn; nun venis la vico al nia urbo.

 


(1.2)

    Ammos Fjodoroviĉ.---- Mi opinias, Anton Antonoviĉ,ke tie ĉi estas kaŭzo delikata kaj pli politika. Ĝi signifas jenon: Rusujo ... jes... volas fari militon,kaj la ministraro tial,jen vidu, sendis sekrete oficiston,por sciiĝi, ĉu ne ekzistas ie perfido.

    Urbestro. ---- Eh kien vi ensaltis ! Kaj ankoraŭ saĝa homo! En malgranda urbo,perfido! Ĝu ĝi estas urbo apudlima,he? De ĉi tie vi ja povas eĉ tri jarojn rajdi,vi al nenia regno alrajdos.

    Ammos Fjodoroviĉ.---- Ne,por diri al vi, vi ne tion ... vi ne ... La estraro havas konsiderojn subtilajn: malgraŭ ke estas malproksime, ĝi tamen notas al si en la cerbo.

    Urbestro. ---- Notas aŭ ne notas, sed mi vin,sinjoroj, avertis,---- rigardu. En mia parto mi kelkajn disponojn jam faris, mi konsilas ankaŭ al vi. Precipe al vi, Artemij Filippoviĉ! Sendube la traveturanta oficisto volos antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardi la kadukulejojn,kiuj estas sub via estreco, kaj
tial faru tiamaniere,ke ĉio estu konvena: ke la noktaj ĉapoj estu puraj kaj la malsanuloj ne similu forĝistojn en la senĝenaj ĉiutagaj vestoj.

    Artemij Filippoviĉ.---- Nu, ĉi tio ne estas ankoraŭ gravaĵo. Ĉapojn,se estas necese,oni povas doni al ili eĉ purajn.

(1.3)

    Urbestro. ---- Jes. Kaj ankaŭ super ĉiu lito superskribi latine aŭ en ia alia lingvo... ĉi tio jam apartenas al vi, Ĥristian Ivanoviĉ,---- ĉiun malsanon: kiam Ĉiu malsaniĝis, kiun tagon kaj daton ... Ne bone estas, ke ĉe vi la malsanuloj fumas tian fortan tabakon, ke oni ĉiam ekternas, kiam oni eniras. Kaj cetere estus pli bone, se ilia nombro estus malpli granda: tuj oni povas kulpigi malbonan zorgadon aŭ nelertecon de la kuracisto.

    Artemij Filippoviĉ.---- Ho, pri la kuracado, mi kaj Ĥristian Ivanoviĉ faris decan aranĝon: ju pli proksime al la naturo,des pli bone, ---- karajn
medikamentojn ni ne uzas. Simpla homo,se li mortos,li ankaŭ sen tio mortos, ---- se li saniĝos, li ankaŭ sen tio saniĝos. Cetere por Ĥristian Ivanoviĉ eĉ estus malfacile kompreniĝadi kun ili : li ne scias ruse eĉ unu vorton.

    Ĥristian Ivanoviĉ,ellasas sonon, parte similan je la litero “i”, parte je “e”.

    Urbesto. ---- Al vi ankaŭ mi konsilus,Ammos Fjodoroviĉ,meti atenton al la oficaj lokoj. Ĉe vi tie en la antaŭĉambro, kien ordinare venas la
petantoj,la gartistoj ennestigis ordinarajn anserojn kun malgrandaj anseridoj, kiuj konstante kuradas sub la piedoj. Certe, aranĝi al si doman mastraĵon, por ĉiu estas afero laŭdinda,kaj kial la gardisto ĝin ne devus aranĝi? Nur, vi scias,en tia loko estas nekonvene... Mi jam antaŭe
volis rimarkigi vin pri tio, sed mi ĉiam iel forgesadis.

    Ammos Fjodoroviĉ.---- Nu, mi tuj hodiaŭ ordonos preni ilin en la kuirejon. Se vi volas,venu tagmanĝi.

 


(1.4)
    Urbestro. ---- Krom tio estas malbone, ke ĉe vi ĝuste en la juĝa ĉambro sekiĝas diversaj abomenaĵoj, kaj ĝuste super la ŝranko kun la dokumentoj
pendas ĉasa vipo. Mi scias,vi amas ĉason,tamen estas bone por kelka tempo
ien forigi la vipon,---- poste, kiam la revizoro forveturos,vi povos,se vi volas,denove ĝin pendigi. Ankaŭ via asesoro ... Li sendube estas homo instruita,sed de li iras tia odoro,kvazaŭ li jus eliris el brandfarejo,---- tio ĉi ankaŭ estas nebona. Mi volis antaŭ longe tion ĉi diri al vi,sed mi ne memoras jam,kio deturnis mian atenton. Ekzistas kontraŭ tio ĉi rimedo,se ĉi tio efektive,kiel li diras,estas ĉe li orodo natura; oni povas konsili al li manĝi bulbon, aŭ ajlon aŭ ion similan. En tiu ĉi okazo povas helpi per diversaj medikamentoj Ĥristian Ivanoviĉ.

    Ĥristian Ivanoviĉ,ellasas supre diritan sonon.

    Ammos Fjodoroviĉ.---- Ne,tion ĉi oni jam ne povas elpeli: li diras, ke
en la infaneco la nutristino lin kontuzis, kaj de tiu tempo de li ĉiam iras iom la odoro de brando.

    Urbestro.----
Nu,mi nur simple rimarkigis al vi. Sed rilate la internan disponadon kaj tion, kion Andrej Ivanoviĉ en la letero nomas peketoj, mi nenion povas diri. Kaj estas eĉ strange paroli: ne ekzistas homo, kiu ne havus iajn pekojn. Tiel aranĝis jam Dio mem, kaj la volteranoj  vane kontraŭ tio ĉi parolas.


(1.5)
    Ammos Fjodoroviĉ.----           Kion do vi nomas peketoj,Anton antonoviĉ? Inter peketoj kaj peketoj estas diferenco. Mi diras al ĉiuj malkaŝe, ke mi prenas subaĉetojn, sed en kia formo mi ilin prenas? En formo de ĉasaj hundidoj. Tio ĉi estas tute alia afero.

    Urbestro. ---- Nu,en formo de hundidoj aŭ de io alia,----ĝi ĉiam estas subaĉetoj.

    Ammos Fjodoroviĉ.----     Nu,ne,Anton antonoviĉ. Sed jen ekzemple, se iu havas pelton por kvincent rubloj kaj la edzino ŝalon ...

    Urbestro. ----  Nu, kaj kion oni havas de tio, ke vi prenas la subaĉetojn en formo de ĉasaj hundidoj? Se de alia flanko vi ne kredas je Dio; vi neniam iras en la preĝejon: kaj mi,almenaŭ,estas fortika en la religio kaj ĉiun dimanĉon mi estas en la preĝejo. Kaj vi ... Ho, mi vin konas: Kiam vi komencas paroli pri la kreo de la mondo,simple la haroj stariĝas.

    Ammos Fjodoroviĉ.----Sed mi ja mem venis al tiuj ideoj,per mia propra saĝo.

    Urbestro. ----  Nu, en certaj okazoj multe da saĝo estas pli malbona, ol se oni ĝin tute ne havus. Cetere, mi nur pro okazo ektuŝis la distriktan juĝejon; kaj por diri la veron, mi dubas, ĉu iu tien enrigardos; ĝi estas jam tia enviinda loko,Dio mem ĝin favoras. Sed jen vi,Luka Lukiĉ, vi,kiel inspektoro de lernejoj,devus ekzorgi precipe rilate la instruistojn. Ili , sendube, estas homoj instruitaj kaj ricevis edukon en diversaj kolegioj, sed ili havas tre strangajn manierojn, kiuj kompreneble estas nedisigeblaj de scienca rango. Unu el ili,ekzemple, tiu persono, kiu havas dikan vizaĝon ... Mi ne memoras lian nomon,neniel povas sin deteni de tio, ke, suririnte sur la katedron, li ne faru grimacon jen tiel (Faras grimacon),kaj poste li komencis el sub la kravato gladi sian barbon. Kompreneble,se li al lernanto faros tian fizionomion,ĝi ne estas ankoraŭ io grava: eble oni tiel eĉ devas fari,pri tio mi ne povas juĝi; sed vi konsideru mem, se li faros tion ĉi al la vizitanto,----ĝi povas esti tre malbona: sinjoro la revizoro aŭ iu alia povas rilatigi tion ĉi al si. El tio povas elveni,la diablo scias,kio.


1.6
     Luka Lukiĉ. ---- Kion do,konsilu, mi povas fari kun li?  Mi jam kelkajn fojojn diris al li. Jen ankoraŭ antaŭ kelkaj tagoj, kiam eniris en la klason nia distrikta nobelestro, li aranĝis tian fizionomion,kian mi neniam ankoraŭ vidis. Li certe faris tion ĉi kun plej bonkora intenco, sed mi ricevis mallaŭdon: kial liberpensaj ideoj estas inspirataj al la junularo.

    Urbestro. ---- Ankaŭ mi devas rimarkigi vin pri la instruisto  en la parto historia. Li estas instruita kapo ---- tion ĉi oni vidas, kaj da sciencoj li enkaptis senmezuran amasegon, sed li elmetas instruojn kun tia flameco, ke li perdas la kapon. Unu fojon mi lin aŭskultis: nu, dum li parolis pri la Asiroj kaj Babilonanoj, estis ankoraŭ en ordo; sed, kiam li atingis Aleksandron la Macedonan, mi jam ne povas diri al vi, kio kun li fariĝis. Mi pensis, ke brulas,mi ĵuras al vi. Li dekuris de la katedro kaj per siaj tutaj fortoj li ĵetegis la seĝon sur la plankon! Sendube,Aleksandro la Macedona estis heroo, sed por kio rompi seĝojn? Ĝi estas malprofito por la regna kaso.

    Luka Lukiĉ. ---- Jes, li estas flamiĝema! Mi jam kelkajn fojojn rimarkigis tion ĉi al li ... Li diras: kiel vi volas, por la scienco mi la vivon ne rifuzos oferi.

    Urbestro. ---- Jes,tia estas jam la neklarigebla leĝo de la sorto: homo saĝa estas aŭ drinkemulo,aŭ li faras tiajn fizionomiojn,ke oni devas elporti la sanktulojn el la domo.
 
    Luka Lukiĉ. ---- Liberigu nin Dio de servado en la fako scienca! Ĉion vi devas timi: ĉiu sin enmiksas, ĉiu volas montri, ke ankaŭ estas saĝa homo.

    Urbestro. ---- Tio ĉi ne estus ankoraŭ grava,---- sed la malbenita inkognito! Subite li enrigardos: "Ha,jen vi estas,miaj karaj! Kaj kiu ---- li diros ---- estas tie ĉi joĝisto? ” ---- Ljapkin Tjapkin.---- “ Ĉi tien kun Ljapkin Tjapkin! Kaj kiu estas kuratoro de kadukulejo? ” ---- Zemlanika.---- “ Ĉi tien kun Zamlanika! ” Jen kio estas malbona!

世界语阅览Hans-fuŝulo
世界语阅览Estas tute certe
世界语阅览Guto da akvo
世界语阅览Historio de la jaro
世界语阅览Flikilo

世界语阅览:钦差大臣1:http://www.021lunwen.com/Article/qtl/201504/43553.html
】【手机版】【材料下载】【站内搜索
  • 上一篇文章: